Esperanto-tagoj en N.Tagil

Esperanto-tagoj en N.Tagil,Sverdlovskaja regiono,en la jaro 2017, Rusio



Pri nia klubo kaj artikoloj

Pri historio de  nia klubo.

Esperanto-klubo en nia urbo estis fondita en 1985. Tiam jam kelkaj homoj finis Esperantan korespondan kurson. Inter ili estis Boris Tjutrin, Valerij Borodin, Larisa Kuzmenko  kaj Lidija Jerofejeva. Larisa finis korespondajn Esperanto-kursojn (komencantan kaj daŭrigan) ĉe la Moskva Esperanto-klubo (ŝiaj instruistoj estis Irina Basko kaj Vladislav Zibenkes). La aliaj  finis kursojn ĉe Ufa kaj Zaporoĵje E-kluboj. La klubanoj lernis Esperanton per la lernolibro de Boris Kolker kaj uzis aliajn lernolibrojn. Kelkaj estontaj esperantistoj lernis la lingvon memstare .

Nian klubon ni nomis “Renaskiĝo” ĉar en malnovaj lokaj gazetoj ni trovis interesajn artikolojn (“Tagiljskij raboĉij” la 19a de aŭgusto, la 28a de septembro, 1927) ke en nia urbo funkciis e-rondetojn kaj estis pli ol 15 esperantistoj en nia urbo. Oni informis eĉ pri la eldono de la nova esperanta poŝtmarko kun la portreto de Zamenhofo en nia lando.

Dum okdekaj jaroj esperantistoj de nia urbo partoprenis diversajn renkontojn en Uralaj urboj – Sverdlovsko, Tjumeno, Miaso, Tobolsko, Ĉeljabinsko, Permo. En Permo oni aranĝis kelkajn fojojn interlingvistikajn konferencojn kaj niaj klubanoj ankaŭ partoprenis ilin. Tie ni povis renkonti faman esperantiston Boris Kolker.

Komence en nia klubo estis 8 aktivuloj: Boris Tjutrin (prezidanto), Lidija Jerofejeva (sekretario), Larisa Kuzmenko, Valerij Borodin, Valerij Malcev,  Klava Ivanova, Nella Oreĥova, Vitalij Belmesov. Poste komencis studi Esperanton kaj finis la kursojn Svetlana Purtova, Tanja Degaleviĉ, Igor Ĥusanov, Valentina Pankratova, Lina Usova kaj  Nadja Kotenkova. Evoluis kluba agado. Lidija kaj Larisa instruis Esperanton al gejunuloj.

Vitalij organizis novan rondeton en la Vagonka- distrikto kaj kelkaj lernantoj vizitis ĝin. Poste li devis forveturi el nia urbo kaj nun loĝas en Kovrov.

Vladimir Viĉegĵanin venis al nia klubo komence de la 90-aj jaroj kaj fariĝis aktiva esperantisto. Li partoprenis multajn kongresojn de UEA , tradukis librojn kaj akceptis gastojn el eksterlande. Per lia agado ni povis komunikiĝi kun eksterlandaj esperantistoj en nia urbo. Ekzemple, interese pasis la renkonto kun japana esperantisto en la redakcio de la loka gazeto “Pulsaro” en 2005.

Malfeliĉo nin trafis kiam mortis Boris Tjutrin. Ni restis sen aktiva prezidanto. Vladimir prenis sur sin tiun funkcion, sed la klubo ne tiom vigle laboris.

Nun kelkaj studentoj de la loka Pedagogia Akademio de nia urbo havas intereson pri Esperanto, lernas ĝin kiel nedevigan lernobjekton kaj necesas esperi ke nia klubo denove renaskiĝos. En aprilo 2008 ni aranĝis esperantan ekspozicion en la muzeo de nia akademio. Tie oni povis rigardi esperantajn librojn, gazetojn, revuojn  metodikajn materialojn por lecionoj (bildoj, plakatoj kun gramatikaĵoj, ludoj), simbolojn de Esperanto, portretojn de famaj esperantistoj, fotojn kaj leterojn de korespondamikoj el pli ol dudek landoj. La tutan semajnon en la muzeo sonis Esperanto-kantojn. La malfermon de la ekspozicio vizitis esperantistoj el Jekaterinburgo kaj studentoj preparis malgrandan koncerton.

 

ARTIKOLOJ

 

Tio estas impresoj pri Zamenhof-tago de Lidija  kaj shia edzo Sergei en la jaro 2009.

Zamenhof Tago en Jekaterinburg

Zamenhof-tago - tradicia renkontigho, kiu kutime estas aranghata en
Jekaterinburg, estis chi-jare dedichita al la 150 jubileo de nia
Majstro kaj okazis la 19an de decembro 2009 en la hotelo “Bolshoj
Ural”.

Bedaurinde, ni iomete malfruis veni, kaj kiam ni atingis la lokon,
Z - festo estis jam en sia kulmino. Chiuj sidis ce la tabloj,kie
abundis bongustajhoj, kaj la etoso estis vere festa. La vizaghoj de
la partoprenantoj brilis pro ridetoj kaj ili vigle konversaciis.
Ech la fakto, ke en la salono kolektighis tute diversaghaj homoj, ne
malhelpis la gajan etoson. La programo estis supersharghita per
diversaj eroj. Oni povis spekti kaj filmon pri Zamenhof, kaj
partopreni diversajn kvizojn kaj konkursojn, kaj danci au simple
babili kun la genajbaroj. Lau nia opinio la etoso, kiun kreis
jekaterinburganoj, estis vere impresa. Bonas, ke chiuj cheestantoj
estis instigitaj partopreni en la konkursoj kaj faris tion
grandplezure. Al ni shajnis, ke por kvar horoj ni revenis al nia
infaneco. Ja nur en infaneco oni povas malstrechighi en la maniero,
kiam oni ne pensas, kiel aliaj homoj traktas ies konduton.

Ni devas substreki, ke Zamenhof-tago estas chiam tre bone preparita
kaj organizita, kaj ni nur povas konjekti kiom da fortoj, fantazio kaj
laboro la organizantoj kontribuas al la afero. Estas laudidnda tio, ke
pli kaj pli da gejunuloj partoprenas niajn E-aranghojn. Tio signifas,
ke la disvastigho de la lingvo estas en la bonaj manoj!

Do, dankon, niaj karaj, pro la etoso, kiun ni ghuis! Estas
neforgeseblaj fotoj kun epizodoj el la antaunovjaraj teatrajhetoj,
kiujn ni spontane prezentis dum la konkursoj. Mi certas, ke post
similaj renkontighoj chiu partopreninto ricevas pozitivan
energisharghon, volas vivi pli interese kaj pli multe okupighi pri
Esperanto - la lingvo, kiun donacis al ni chiuj modesta kuracisto el
Bialystok.
Por chiam viaj, Lydia kaj Sergej.

Diplomo pri Esperanto…

La 31-an de majo 2010 en Jekaterinburg juna studentino Arina Osipova diplomighis pri la temo "Propedeu'tika rolo de Esperanto en lernado de la germana lingvo". Shi studis en la Urala shtata pedagogia universitato (UShPU), instituto de fremdaj lingvoj. Arina preskauu' ne diskonigis informon pri temo de sia diplomverko, tial nur hazarde oni povis informighi pri la bonega fakto.

Kiel rakontis mem Osipova, jam profesia instruistino de la germana, shi lernis Esperanton antauu' kvar jaroj, kaj kiam venis tempo elekti temon de diplomverko, shi decidis kunigi Esperanton kaj la studadon. Arina multe interesighas ghuste pri propedeu'tiko, tial komence shi volis pristudi nur ghin – kiel Esperanto ghenerale helpas lerni lingvojn, ne iun konkretan. Sed dekanino de shia fakultato estis ege kontrau' Esperanto ("En la mondo estas tro da problemoj pri la normalaj lingvoj, kaj vi alshovas la artefaritan!" – citajho). Do lau' la dekanino oni povas okupighi pri Esperanto nur hobi-nivele, sed ne scienc-cele.

Tial baza problemo estis trovi sciencan gvidanton de la diplomverko – pedagogoj en UShPU jen timis la temon char nenion sciis, jen ne vidis sencon okupighi pri tio. Klarighis ankau', ke inter la lingvistoj ekzistas opinio, ke propedeu'tika rolo de Esperanto estas memevidenta kaj oni ne devas ion ajn pruvi chi-rilate. Krome lau' ili ne necesas enkonduki Esperanton en altlernejojn kiel devigan studobjekton, char la latina tute bone plenumas rolon de Esperanto.

Post la diplomigho Arina ankau' intencintus farighi aspiranto, sed kun chi tiu temo la afero estas malreala – oni ne lasos shin doktorighi chi-prie. Shi diris, ke antau' jardeko iu en hprovis skribi sciencan verkon pri Esperanto, sed malsukcese.

Arina ricevis kiel gvidanto instruistinon de la franca, kiu iam lernis Esperanton, sed rilatas al ghi ne serioze. Krome shi ne regas la germanan (pri kiu chefe temas en la verko de Arina). Tial Osipova devis fakte labori memstare, la gvidantino helpis nur pri stilaj nuancoj kaj organizaj aferoj.

Arina laboris dum du jaroj. Pasintjare sxh analizis E-rusan vortaron de A.Shevchenko, kaj krome uzis etimologian vortaron de Esperanto – shi serchadis germanajn radikojn en E-vortoj. Osipova faris jenan eksperimenton: shi proponis al 22 esperantistoj kun malsama E-lingvokono kaj nenioma rego de la germana traduki el la germana apartajn vortojn, apartajn frazojn kaj malgrandan tekston. Por la tuta traduko shi liveris al eksperimentatoj 45 minutojn. Rezulte de la traduka laboro evidentighis, ke la hipotezo pri la propedeu'tika estis plene konfirmita kaj la celo – atingita.

Osipova ricevis plej altan poenton, recenzo estis pozitiva kaj sen korektoj au' rimarkoj. La atesta komisiono ghenerale rilatis neu'trale, sed faris bazajn demandojn – kial Esperanto sed ne la angla, chu Esperanto helpis lerni la germanan, chu Esperanto estas ie lernata kiel studobjekto. Krome oni petis ke Arina diru ion en Esperanto – shi citis la unuajn kvar versojn de zamenhofa "La Espero".

LA ARTIKOLO, SKRIBITA DE  BORIS  KOLKER

LA SUNA MOLDAVIO
Mi naskiĝis la 15-an de julio 1939 en Tiraspol (Moldavio, Sovet-Unio; nun la ĉefurbo de Transdnestrio). Dum la Dua mondmilito nia familio, fuĝante de nazioj, evakuiĝis en Uzbekion. En la jaroj 1944-65 mi loĝis en Kiŝinev, ĉefurbo de Moldavio. En la jaro 1956 okazis du gravaj eventoj: mi eksciis pri Esperanto el la ruslingva versio de la revuo “Pollando” kaj finis mezlernejon. En la jaro 1957 okazis du aliaj gravaj eventoj: mi studentiĝis en la pedagogia instituto (supera lernejo) de Tiraspol pri la specialecoj “rusa lingvo, literaturo kaj franca lingvo” kaj eklernis memstare Esperanton per libreto, kiu enhavis nur koncizan gramatikon kaj du vortaretojn. Ĉar mi ne sciis, ke Esperanton necesas lerni du horojn en semajno (kiel oni kutime faris en kursoj), mi dediĉis al tio tutan haveblan tempon. Rezulte post du monatoj mi ekgvidis mian unuan kurson de Esperanto per pollingva lernolibreto de Leo Turno (la polan lingvon mi nur iom komprenis). Eĉ pli gravaj du eventoj okazis en la jaro 1959: printempe mi edziĝis al Esther, al kiu mi pli frue instruis Esperanton, kaj fine de la jaro naskiĝis nia filino, denaska esperantistino, kun bela esperantlingva nomo Bela. En la jaro 1960 okazis eĉ kvar gravaj eventoj: 1) mi verkis ampleksan studentan studon pri la problemo de internacia lingvo (sub scienca gvidado de akademiano Paul Ariste); 2) mi partoprenis la 2-an Baltan Esperanto-tendaron en Estonio, kie mi fondis tendaran universitaton per kvar prelegoj laŭ tiu mia verko; 3) nia familio transloĝiĝis en Kiŝinevon, kie ni daŭrigis la studadon en la ŝtata universitato kaj mi finis ĝin en 1962. Kaj kvare, en la jaro 1960 mi enrigardis lernolibron de la angla lingvo kaj mire rimarki, ke kun scio de Esperanto kaj de la franca lingvo, la angla lingvo estas sufiĉe komprenebla. Tial mi rapide trastudis la bazon de la angla lingvo kaj, samvoje, enprofundiĝis en la moldavan / rumanan lingvon, kiu leksike proksimas al Esperanto, kaj flue ekparolis ĝin. Post la universitato mi laboris kiel bibliografo en la fremdlingva fako de la Respublika biblioteko. Krom instrui tie Esperanton, mi kreis ĉe la biblioteko kaj gvidis Internacian klubon kun esperantlingva nomo “Mondo”, kies ĉiumonataj kunsidoj finiĝadis per kunvenoj de esperantistoj.

LA FROSTA URALO
La unua elmigrado de nia familio daŭris 28 jarojn (1965-1993). Serĉante pli bonajn laborojn kaj loĝkondiĉojn, ni forlasis la sunan Moldavion, kie pasis niaj infaneco kaj juneco, kie restis la gepatroj, parencoj, amikoj, kolegoj kaj konatoj, kaj forveturis al la fora, frosta Uralo, en Baŝkirion, kie ni konis neniun. Du jarojn ni loĝis en la urbeto Birsk, kiu baldaŭ iĝis konata inter sovetiaj esperantistoj pro la nova aktiva Esperanto-grupo. La ceterajn 26 jarojn ni pasigis en la granda urbo Ufa, ĉefurbo de Baŝkirio. Mi instruis en la fremdlingvaj fakultatoj de la pedagogiaj institutoj la lingvosciencon (kun unu lekcio plene dediĉita al la interlingvistiko), la francan kaj latinan lingvojn. Kompreneble, la scio de Esperanto permesis al mi rapide enprofundiĝi en la latinan kaj interese prezenti ĝin al miaj studentoj. Dum unu jaro mi instruis al studentoj-filologoj de la universitato specialan kurson de interlingvistiko. Mia edzino Esther laboris en la pedagogia kaj aviada institutoj, instruante la matematikon kaj fizikon. Poste ŝi transiris en matematikan mezlernejon. Same kiel mi, ŝi gvidis Esperanto-kursojn; inter ŝiaj lernintoj estas konataj rusiaj esperantistoj, nun docentoj Nina Cvileneva kaj Nikolao Ŝigajev. Ni klopodis, ke pli-malpli ĉiuj niaj esperantistoj gvidu kursojn. Tial la Ufa Esperanto-klubo rapide kreskis kaj fortiĝis kaj ofte okupis premiajn lokojn en la tutlanda konkurado de Esperanto-kluboj. Kiel ni instruis, se mankis lernolibroj de Esperanto? Mi akiris kompleton de materialoj por Cseh-metodo, fotis ilin kaj disdonis al ĉiu kursgvidanto kopion de la materialoj. La instruado per Cseh-metodo pruviĝis alloga kaj tre efika.
La rusa scienc-teknika terminologio enhavas amason da maloftaj vortoj, pruntitaj el eŭropaj lingvoj kaj konataj precipe al fakuloj. Plimulto el ili parencas al oftaj Esperantaj vortoj. Tial mi notis, ke mi facile komprenas signifojn de multaj maloftaj terminoj de la rusa lingvo. Tio venigis min al la penso provi miajn fortojn en scienc-teknika tradukado. Mi komencis fari tradukojn el la angla kaj romidaj lingvoj en la rusan laŭmende kiel kromlaboron. Kompreneble, Esperanto ofte helpis min kompreni nuancojn de signifoj de terminoj. En la jaro 1969 mi definitive transiris al la laboro de tradukisto. Komence pri sociologio. Poste dum tri jaroj mi laboris kiel interpretisto kun teknikistoj de la franca aŭtomobila kompanio Renauld (Reno). Kaj la lastajn 20 jarojn en Ufa kiel estro de traduka servo de granda scienc-esplora instituto de nafta geofiziko. Krome mi tradukadis laŭmende pri plej diversaj fakoj.

IAM FORA SED NUN PROKSIMA USONO
La dua elmigrado de nia familio komenciĝis en la jaro 1993 kaj daŭras ĝis nun. Ni forlasis Rusion kaj ekloĝis en la usona urbo Cleveland (Klivlend), subŝtato Ohio. Kvankam mi estis jam 54-jaraĝa, mi ne pensis, ke mi havos grandajn problemojn trovi laboron: ja mi sufiĉe bone regis la anglan lingvon, havis doktoran gradon pri lingvoscienco kaj estis sperta tradukisto de scienc-teknika literaturo; krome, en Usono estis multe da esperantistoj, kiuj, mi supozis, helpos min, se necese, trovi iun decan laboron. Ho ve, ho ve! Pro la fino de la “malvarma milito” la usonaj universitatoj reduktis instruadon de la rusa lingvo al minimumo. Dufoje mi instruis Esperanton en someraj kursoj ĉe universitatoj en San Francisko kaj Hartford; kvankam mi estis pripagita tre bone, tio estis unufojaj mallongaj laboroj. Kaj unu konata lingvisto-profesoro-esperantisto konsilis al mi serĉi laboron de purigisto de oficejoj. Evidentiĝis, ke malsame al Rusio, scienc-teknika tradukado estas malmulte praktikata en Usono: usonaj fakuloj preskaŭ ne interesiĝas pri neanglalingvaj publikaĵoj. Mi aĉetis komputilon kaj rapide lernis uzi ĝin por preparo de tradukoj, interreto kaj pri-Esperantaj aferoj. Kaj traduka laboro venis; nun el la rusa lingvo en la anglan – jen plurfoje por NASA (agentejo pri kosmaj esploroj), jen por aliaj organizaĵoj, juĝejoj, advokatoj ktp. Tamen tio estis nur okazaj laboretoj. Fine mi trovis simplan, malmulte pripagatan laboron en granda advokata fimao, kie mi pasigis pli ol kvar jarojn. Nia filino Bela kaj ŝia edzo Leo malfermis malgrandan komputilan firmaon kaj invitis min esti estro de la oficejo. Tiun agrablan laboron mi plezure plenumis ĝis la emeritiĝo. Kompreneble, tiuj kaj alaij zorgoj lasis al mi malpli da tempo por okupiĝi pri Esperanto. Ekde la jaro 1996 mi fariĝis redaktoro pri libroj por la gazeto “Monato”, kie mi redaktis ĝis nun ĉirkaŭ 500 recenzojn. Mi partoprenis kaj prelegis aŭ publike parolis en 3 landaj Esperanto-kongresoj kaj en usona-kanada renkontiĝo. Kiam nia materiala situacio stabiliĝis, ni vojaĝis enlande kaj eksterlande, precipe partoprenante Universalajn Kongresojn (Israelo, Brazilo, Ĉinio, Litovio, Japanio). Malgraŭ la malfacila komenca periodo de adaptiĝo, nia familio estas tre kontenta pri sia vivo en Usono.

INTERLIGVISTIKO KAJ ESPERANTOLOGIO
Komence de la jaro 1962 mi konatiĝis en la Instituto de lingvoscienco en Moskvo kun profesoro Jevgenij Bokarjov kaj interkonsentis, ke mi provu aliĝi al la aspiranturo (doktoriga studejo) ĉe la Instituto. Li pretis esti mia scienca gvidanto. Mi verkis por tio interlingvistikan studon kaj provis. Provis mi kelkfoje, sed ĉiam la disponebla loko en la aspiranturo evidentiĝis destinita (formale aŭ neformale) por iu alia. Intertempe mi sukcesis ĉiujn ekzamenojn, necesajn por prezento de disertacio, prelegis en lingvistaj konferencoj, publikigis artikolojn, sed ŝanco trafi en aspiranturon plu forestis. Kaj kiam mi perdis esperon kaj ĉesis okupiĝi pri la afero, la sorto subite ekridetis al mi kaj prezentis al mi ŝancon studi en tiu aspiranturo koresponde laŭ la specialeco “ĝenerala lingvoscienco”. Kvankam mi estis jam 42-jara, mi decidis provi. Jevgenij Bokarjov ne plu estis vivanta. Sed profesoro Magomet Isajev konsentis esti mia scienca gvidanto. Mi elektis la temon “Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto”. Magomet Isajev diris al mi: “Vi scias pri la temo pli bone ol mi. Do mi ne povos helpi vin tiurilate. Laboru mem. Sed kiam venos la tempo por defendo de la disertacio, mi donos al vi praktikajn konsilojn, kiel aranĝi la referaĵon kaj prezenti la raporton, kiel konduti dum la defendo”. Kaj vere, tiuj liaj konsiloj estis valoraj. La 25-an de aprilo 1985 mi sukcese defendis doktoran disertacion en la Scienca Konsilio, konsistanta el famaj lingvistoj. Mi notu, ke la sovetia / rusia scienca grado “kandidato de sciencoj” (kiun mi ricevis) konformas al la eŭropa grado “doktoro de sciencoj”.

Meze de la jaro 1991 mi petis al la tiama Prezidanto de la Akademio de Esperanto profesoro Gaston Waringhien (kun kiu mi havis korespondadon dum multaj jaroj) kandidatigi min en la Akademion, kion li afable faris. Pli ol dek akademianoj subtenis la kandidatigon. Kaj en la jaro 1992 mi elektiĝis membro de la Akademio de Esperanto. Mi aktive partoprenas ne nur ĝeneralajn diskutojn kaj decidojn, sed ankaŭ laboras en la sekcioj Ĝenerala Vortaro kaj Konsultejo. Dum 3 jaroj mi estis Direktoro de la Konsultejo. Kun mia subteno en la Akademion membriĝis pluraj valoraj personoj. Mi estis reelektita en la Akademion en la jaroj 2001 kaj 2010.

ESPERANTO-ORGANIZAĴOJ EN SOVETIO KAJ RUSIO
Mi venis en Esperantujon 20 jarojn post la komenco de frakaso kaj mortigo de Esperanto-movado en Sovet-Unio dum la tempo de la diktatoro Stalin. Tiam ankoraŭ validis cenzura malpermeso pri pozitiva mencio de Esperanto en la gazetaro kaj libroj (tiu malpermeso estis formale forigita nur fine de la jaro 1969). Ne estas loko ĉi tie por klarigi detalojn. Mi diru nur, ke en la socio ekregis odoro de libero, kiun alportis la “degelo” de Ĥruŝĉov. En tiuj kondiĉoj estis kreita SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), kies unua estraro konsistis el Anatolo Gonĉarov, Vladimir Samodaj kaj Boris Kolker. Sufiĉe rapide SEJM fariĝis amasa kaj tre agema organizaĵo. Kvankam ĝi ne povis oficiale registriĝi, ĝi organizis tendarojn kaj regionajn renkontiĝojn, eldonis gazetojn ktp. Kutime dum tendaroj mi gvidis paroligajn kursojn kaj akceptis ekzamenojn en ĉiuj grupoj. Mi estis kungvidanto de SEJM kaj de la sekvintaj landaj organizaĵoj: ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio) kaj kutime respondecis pri instruado de Esperanto. Mi kaj Boris Tokarev estis organizintoj kaj gvidantoj de ĈAK (Ĉefa Atesta Komisiono), kiu akceptis instru-rajtigajn ekzamenojn. Estas amuze, ke kvankam mia subskribo staras sur miloj da atestiloj, mi mem havas neniun atestilon, eĉ ne pri fino de elementa kurso. Interesegaj detaloj pri la Sovetia Esperanto-movado legeblas en “Rememora-anekdota intervjuo-konversacio kun Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov, preparita de Andreas Künzli”: Via teksto por ligilo... .

AMASAJ KORESPONDAJ KURSOJ
Ni povis instrui Esperanton precipe en la urboj, kie ekzistis kluboj aŭ aktivuloj. Sed kio pri la vastega lando? Por tio mi kreis amasan korespondan kurson, kiu funkciis de februaro 1970 ĝis majo 1993. Ĉar mankis lernolibroj por ruslingvanoj (ho ve!), dum tri unuaj jaroj mi instruis per SAT-lernoilibro “Petro”. Kaj poste mi verkis mian propran lernolibron. Sed pri tio mi rakontu aparte. Estis tre facile tiutempe publikigi artikolojn pri Esperanto en lokaj ĵurnaloj. Kaj da ili mi publikigis amason kun indiko de nia kluba adreso. Mi klopodis ekhavi korespondajn lernantojn en ĉiuj respublikoj kaj provincoj de Sovet-Unio, en ĉiuj “ursaj anguloj”: ekstrema ĉe-Arkta Nordo, Ĉukotko, dezerto Kizil-Kum, Kamĉatko, insuloj de Fora Oriento kaj simile. Mi venadis hejmen post la laboro kaj ĝis la malfrua nokto kontroladis lecionojn. Dum 23 jaroj mi forsendis atestilojn al 883 kursfinintoj. Vidante tiun sukceson, kelkaj aliaj personoj organizis siajn amasajn korespondajn kursojn: mia kuzo Danielo Kolker, Anatolo Gonĉarov kaj Irina Gonĉarova, Vladislav Zibenkes, Mikaelo Ĉertilov, Kooperativo “Kopso”, Aleksandr Korĵenkov kaj Galina Goreckaja, Viktor Kidrjavcev (pardonu, se mi forgesis iun mencii). Ŝajnas, ke en (preskaŭ) ĉiuj korespondaj kursoj oni instruis per mia lernolibro. Ankaŭ nun, dum pli ol 10 jaroj, en la interreto funkcias amasa distanca kurso, kiun gvidas per mia lernolibro grupo de entuziasmaj volontuloj: http://groups.yahoo.com/group/esperanto-kurso/ .

UNUA MIRAKLO – LERNOLIBRO POR RUSLINGVANOJ
Komence de la jaro 1973 mi eklaboris pri mia lernolibro. Unue mi trarigardis mian riĉan kolekton de Esperanto-lernolibroj el diversaj landoj. Due mi kompilis specon de oftec-listo, kiun mi klopodis sekvi laŭ lecionoj. Trie, mi pripensis ĉefajn ideojn pri la lernolibro. Nu, kaj poste sekvis la plej facila afero: la verkado. La lecionoj komence aperis en la porjunulara ĵurnalo de Baŝkirio. Poste mi sukcesis presigi la libron (neleĝe!) en Ufa multfoje, kaj multfoje ĝi estis presita en diversaj urboj de Sovet-Unio. Venis novaj tempoj, kaj (kiu povus tion imagi!) en la jaro 1992 mia lernolibro aperis en la eldonejo de la Akademio de Sciencoj de USSR “Nauka”. La tempesta kaj eĉ nekredebla aventuro de tiu lernolibro estas rakontita sub la titolo “Sovetia lernolibro trompis la cenzuron”:
http://www.liberafolio.org/2005/aperis/cenzurlibro/ .
Nun mia lernolibro troviĝas en multaj retejoj esperantistaj kaj neesperantistaj, de kie ĝi estas kopiebla kaj elŝutebla. Kaj fine, la Moskva eldonejo Impeto publikigis en la jaroj 2007 kaj 2009 luksajn eldonojn sub la titolo “Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro”:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7800 . Espereble post kelkaj monatoj aperos nova eldono, kiel kutime, prilaborita. Ĉefaj apartaĵoj de la lernolibro, kiuj faris ĝin longvivulo preskaŭ 40-jara: 1) speciala atento al la internacia leksiko, kio ebligas jam en la komenco de studado asimili grandan materialon; 2) alta ripetiĝo de plej oftaj vort-elementoj; 3) emfaza atento al vortfarado; 4) konstanta trejnado pri uzo de prepozicioj; 5) saturiteco per proverboj kaj aforismoj; 6) evoluigo de memstara pensado kaj kapablo trovi eliron el neordinaraj situacioj; 7) enkonduko al la Esperanta kulturo (en vasta senco); 8) du niveloj: elementa kaj perfektiga. Malgranda sekreto: la libro estas tre personeca; tial mi nomas ĝin por mi mem “lirika poemo en formo de lernolibro”. Jen kion pensas atentaj legantoj pri tiu “ĉiamverda lernolibro”:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7800&id=1109&recenzo=montru#ek .

DUA MIRAKLO – ESPERANTO EN 16 TAGOJ
Mi kredas je mirakloj. Mi kredas, ke ili estas efektivigeblaj, se oni tre deziras kaj klopodas ilin okazigi. La supre priskribita apero kaj vivo de mia lernolibro estas miraklo. Jen sekva miraklo, kiun mi kreis. En Sovet-Unio ekzistis scienc-populara gazeto “Ĥimija i ĵiznj” (Kemio kaj vivo), ege ŝatata en intelektulaj rondoj. Ĝia enhavo estis tre varia, inkluzive pensigajn scienc-fikciajn novelojn kaj konsilojn pri studado de la angla kaj japana lingvoj. Mi elspezis kelkajn jarojn por verki koncizan ekspres-kurson kun tekstoj pri scienc-popularaj temoj kaj publikigi ĝin en tiu gazeto. Ĝi aperis en eldonkvanto 265 000 ekzempleroj kaj estis vidita de almenaŭ miliono da kleraj legantoj. Danke al tiu kurso aperis multe da esperantistoj, inter kiuj konataj rusiaj esperantistoj Valentin Melnikov, Nikolao Gudskov, Mikaelo Povorin kaj ankaŭ ... la nuna prezidanto de Esperanto-USA Orlando Raola (tiutempe Kuba studento pri kemio en Moskvo). Poste mi eldonis tiun ekspres-kurson kiel libreton sub la titolo “Esperanto en 16 tagoj”. La fantasta historio de tiu lernilo estas rakontita sub la titolo “Kiel mi estis kemiisto”:
http://www.esperanto.mv.ru/Esp16/Postparolo.html.

TRIA MIRAKLO – VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO
Tio estas mia plej konata lernolibro. Ĝia plena titolo estas “Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo”. La ideon de esperantlingva lernolibro por la tria nivelo, kiu instruu liberan kaj krean regadon de Esperanto kaj enkonduku la studanton en Esperanto-mondon, mi komencis pripensi en la jaro 1987. Ĉar tiutempe mi posedis unu el la plej riĉaj en la mondo privataj Esperanto-bibliotekoj, mi disponis pri abunda materialo por elekti. Mi havis grandan bonŝancon, ke la libron redaktis la erudiciulo Viktoro Aroloviĉ. Alia granda bonŝanco estis, ke Aleksandro kaj Helena Ŝevĉenko sukcesis aranĝi, ke la grava ŝtata eldonejo “Progreso” en Moskvo akceptis la libron por eldono. La kontraktita honorario estis sufiĉe impona. Per la ricevita antaŭpage duono de ĝi Esther kaj mi partoprenis en la 75-a Universala Kongreso en Havano. Sed pro la subita disfalo de Sovet-Unio okazis terura inflacio, kaj la eldonejo ne havis monon por publikigi la libron. Tamen monhelpe de Aleksandro Melnikov ĝi aperis fine de la jaro 1992. Ĉar la nominala sumo de la honorario ne ŝanĝiĝis, la ricevita alia duono apenaŭ sufiĉis por aĉeti du botelojn da ŝaŭmvino. Sed ne gravas la mono – la revo efektiviĝis! Jam loĝante en Usono, mi draste prilaboris la libron, unuavice internaciiginte ĝin, kaj en la jaro 1998 kontraktis, ke UEA reeldonu ĝin. Sed eksplodis profunda krizo en la Centra Oficejo, kiu, krom ĉio, prokrastis eldonon de “Vojaĝo”. La prezidantoj de UEA Kep Enderby kaj Renato Corsetti faris ĉion eblan, por ke ĝi aperu. En malfacilegaj personaj kondiĉoj Osmo Buller (ilustra redaktoro), Francisco Veuthey (brila grafikisto) kaj Roy McCoy (tekstoprilaboristo), kiuj rilatis al mia libro kiel al sia propra ido, prespretigis la libron, kaj Trevor Steele eldonis ĝin en la jaro 2002. “Vojaĝo” fulmrapide disvendiĝis. Kaj en la jaro 2005 Osmo Buller, kiel reveninta Ĝenerala Direktoro de UEA, publikigis la 3-an eldonon. Do ankaŭ mia tria lernolibro estas siaspeca miraklo. Antaŭnelonge Osmo Buller skribis duonŝerce en Fejsbuko: “Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej populara Esperanto-libro de tiu ĉi jarmilo”. Mi nomas tiun libron por mi mem “simfonio en formo de lernolibro”. Detaloj pri “Vojaĝo” estas legeblaj en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo_en_Esperanto-lando. Mi aldonu, ke per “Vojaĝo” mi instruas en la reta Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK), kiu kreskigas novajn elstarajn figurojn en Esperantujo. Iomete pri IPKK oni povas legi en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/IPKK

ESPERANTO-LANDO SENLIMA
Fakte, la plej granda miraklo, eĉ du mirakloj, okazis en la jaro 1963. Unuafoje en la historio grupo de sovetiaj esperantistoj (kun permeso “de pleja supro”) estis preparata por partopreno en la Universala Kongreso en Sofio (Bulgario). Mi havis tre malmulte da ŝancoj trafi tiun grupon, ĉar mi havis almenaŭ kvar “pekojn”: mi ne estis membro de la Komunista partio; mi estis juna (nur 24-jaraĝa); mi estis provincano (sed ne moskvano aŭ leningradano); kaj ĉefe – mi estas judo (kio tre gravis en la ŝtato kun kaŝita ŝtata antisemitismo). UEA akceptis, ke mi faru en la Internacia Kongresa Universitato prelegon pri maŝina tradukado el la rusa lingvo en Esperanton. Tiu fakto kaj subteno de profesoro Bokarjov kaŭzis mian engrupigon. Antaŭ la forveturo el Moskvo evidentiĝis, ke mi ne rajtas prelegi, ĉar ... mia prelego ne estis aprobita de la cenzuro. Feliĉe, profesoro Bokarjov (kiu havis altan aŭtoritaton) surprenis respondecon pri ĉiu mia publika parolo, kaj mi ricevis permeson “de supre” por prelegi. Nur kiam nia trajno transiris la limon de Rumanio, mi ekkredis, ke vere tiu miraklo okazos. Sekvafoje mi bonŝancis trafi Universalan Kongreson nur post 15 jaroj, en 1978, denove en Bulgario.

Malsame al multaj sovetiaj esperantistoj, mi frue ekhavis vastajn kontaktojn kun eksterlandaj esperantistoj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj. En la jaro 1972 mi fariĝis la unua sovetia komitatano de TEJO. En la jaro 2000 mi fariĝis internacia rajtigita ekzamenanto kaj akceptis diversnivelajn ekzamenojn dum Universalaj Kongresoj. Dum du jaroj mi estis membro kaj vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA kaj partoprenis en preparado de ekzamenaj taskoj. Mi estas membro de UEA ekde la jaro 1959. Mi estis la unua sovetia komitatano de UEA kaj servis en tiu ofico en la jaroj 1975-77 kaj 1989-92. En la jaro 1976 mi fariĝis la unua sovetia ĉefdelegito de UEA kaj plenumis tiun funkcion dum 9 jaroj. Mi devis forlasi tiun postenon pro la premo de tre alta sovetia instanco en la jaro 1985. Tiu ĉi tragika-komika historio estas legebla en la rakonto “NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo”:
http://katalogo.uea.org/index.php?id=912&inf=1433&recenzo=montru . Kaj laste: en la jaro 2005 la Komitato de UEA elektis min Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio.

Listo de miaj publikaĵoj estas legebla en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Kolker

Boris Kolker por Panteono, La 6-an de decembro 2011