Esperanto-tagoj en N.Tagil

Esperanto-tagoj en N.Tagil,Sverdlovskaja regiono, Rusio, 1-10 de augusto



Nian urbon vi povas atingi per elektrovagonaro (tri horoj) , buso aŭ itinera taksio el la urbo Jekaterinburgo, kien venas multaj trajnoj el Moskvo kaj aliaj grandaj urboj de Rusio. Se vi flugos al Jekaterinburgo vi povas veni per buso aŭ itinera taksio de la aerodromo “Kolcovo”. El Moskvo vi povas veni per rekta trajno “Moskvo-N.Tagilo”  dum 1,5 tagoj.

Por loĝado vi povas elekti:

La plej malmultekosta loko -400 rublojn (8 eŭroj)/tage en luitaj loghejoj (po du homoj en ĉambro kun necesejo kaj duŝejo en ĉiu loghejo).

La urbaj hoteloj proponas nur multekostajn lokojn -2250 rublojn (45 eŭroj)/tage – luksaj kondiĉoj.

Manĝado estos en kafejo (matene- 150 rublojn, tage -250 rublojn, vespere – 100 rublojn). Vi povas manĝi memzorge.

Ni akceptas gastojn el eksterlando se ili ne bezonas vizojn. Bonvolu informi pri via alveturo antaŭe.

 Kontaktaj adresoj kaj telefonoj:

Ni akceptos la gastojn  je la adreso: strato Sadovaja 1, hotelo ”N.Tagil”(kontrau stacidomo),  klarisa8@yandex.ru (Larisa), 8-912-239-54-07(telefonu vespere), German Shirokov tel.8-912-616-71-69

Pri nia urbo kaj kluba agado Vi povas legi en Esperanto www.k9698.narod.ru

Ni renkontos vin ĉe stacidomo en N.Tagil, se vi anticipe informos.

Atendas vin en la gastama urala urbo!