Esperanto-tagoj en N.Tagil

Esperanto-tagoj en N.Tagil,Sverdlovskaja regiono, Rusio, 1-10 de augusto



artikoloj el la moskva bulteno (Aprilo 2016)

Festivala printempo Printempo estas la sezono de Lingvaj Festivaloj. Kontraste al aŭtuno-vintro, kiam pasas nur tri (la Ĉeboksara, Moskva kaj Novgoroda), en aprilo-marto okazas kvin: en Iĵevsko, Uljanovsko, Minsko, Sankt-Peterburgo kaj Kalugo. La 3-a Lingva festivalo en Iĵevsko https://vk.com/linguafest2016 okazis la 12an de marto 2016, post dujara paŭzo, laŭ la iniciato de la kieva lingvisto kaj esperantisto Artjom Fedorinĉik, kiu studis la udmurtan lingvon en la respublika ĉefurbo kaj sukcesis reentuziasmigi pri la festivala movado la ĉefan festivalan organizanton Aleksej Ŝkljaev kaj aliajn udmurtajn inteligentulojn. Mi kun kelkaj moskvaj lingvoprezentantoj iris al Iĵevsk por subteni la renovigitan projekton. La festivalon tre afable akceptis la Internacia Orient-Eŭropa Universitato. De la nomo de la Moskva Lingva Festivalo mi salutis la Iĵevskan Festivalon, menciinte la rolon de esperantistoj kiel lanĉintoj de la Festivala Movado, kaj rakontis pri Esperanto antaŭ negranda (ĉ. 15 homa), sed tre entuziasma aŭskultantaro, kiu tuj post la prelego kreis grupon por kune lerni Esperanton sub la gvido de la juna loka esperantisto Roman Mutin, la studento-lingvisto de la 1-a studjaro de la Udmurta ŝtata universitato. La 14-a Internacia Lingva Festivalo “Multaj popoloj - unu mondo” en Uljanovsko pasis la 26an de marto 2016. Laŭ la abundaj, viglaj kaj laŭdaj raportoj kaj pozitivaj impresoj en la koncerna grupo de VKontakte https://vk.com/club12638654 la festivalo estis tre amasa kaj sukcesa, ĝi memorigas tiun en Ĉeboksari de ties frua historio, sed, ŝajne, estas eĉ pli subtenata de la oficialaj instancoj (pri kio atestas almenaŭ la listo de la salutintoj). Kiel organizantoj estas menciitaj la Uljanovska ŝtata pedagogia universitato “I.N.Uljanov”, Provinca scienca biblioteko, Palaco de la Libro kaj Uljanovska Esperanto-klubo. En la programo enestas renkontiĝo kun la loka Esperanta klubo, sed ĉu okazis la aranĝo aŭ iu alia rakonto pri Esperanto, aŭ iel alimaniere estas prezentita Esperanto, scias nur la uljanovskaj esperantistoj, kiuj, bedaŭrinde, neniun invitadas al sia festivalo kaj nenion raportas pri ĝi – nek al festivalanoj de aliaj urboj, nek al esperantistaro. La 4-a Lingva Festivalo en Minsko https://vk.com/minsklingfest denove feliĉigis la partoprenintojn la 27-an de marto. Verdire, estas mia plej ŝatata lingva festival el ĉiuj, inkluzive la Moskvan. Mi traktas tiun festivalon nia, ĉar ĝin organizas zorge laŭ la modelo de la Moskva LF mia “dekstra mano” la minskano Anton Somin, kiu sukcesis logi al la Festivala Movado la brilan teamon de junaj sciencistoj – lingvistoj, historiistoj, artesploristoj de la Belorusa ŝtata universitato. La 4-a Minska proponis al ĉirkaŭ 900 vizitintoj 60 belegajn eventojn. Malfacilas transdoni, kiom granda, kara kaj kora festo tio estas! Tamen mi raportu ĉi tie nur pri niaj celagadoj. Mi dufoje prezentis Esperanton en plenplena klasĉambro sume por 60 dankemaj aŭskultantoj. Inspirita de la sperto en Iĵevska LF, mi proponis al la interesitoj lasi siajn kontaktojn. Enskribiĝis 17 homoj, mi lanĉis en vK grupon "Эсперанто в Минске, al kiu aliĝis 25 dezirantoj ricevi plian informon pri Esperanto. La 10-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo https://festivalo.ru/, https://vk.com/festivalospb, organizata de la fama esperantisto Vjaĉeslav Ivanov – la 17-an de aprilo – havas siajn adorantojn kaj tradicie multajn lingvoprezentantojn el Moskvo. En la plano estas 45 programeroj, inter kiuj prezentado de Esperanto de Vjaĉeslav kaj Esperanta konversaciejo de Mikaelo Kolodin. Pli detale raporti pri la evento dume ne eblas. Tamen ni ĉiuj gratulu la festivalon okaze de la impona jubileo! La 5-a Lingva Festivalo en Kaluga https://vk.com/club38269849 fakte estas Lerneja (por lernejanoj), kunvenigos la lingvemajn gejunulojn la 23-an de aprilo. Ĝin organizas la Administrejo de mezgrada edukado de la urbo Kaluga. Ankaŭ tiu ĉi LF estas ido de la Moskva Festivalo: inspirita de la Moskva kaj jam la kvinan jaron de la Moskva fortege subtenata. Nun estas finkompilata la granda teamo de la lingvaj prezentantoj el Moskvo. Kiel ĉiam, mi iras tien por rakonti pri Esperanto. Pliajn detalojn mi volonte liveros al vi post kiam la festivalo pasos. Kaj nun nia kroma zorgo estas pensi, kiel inde gratuli la kaluganojn okaze de ilia unua jubileo. Konklude ni kore gratulu ĉiujn esperantistojn-organizantojn kaj kontribuantojn de la Lingvaj Festivaloj, kiuj estas la plej efika tereno por popularigo de Esperanto en eksteresperanta mondo! Ni esperas, ke la evidenta disfloro de la Festivala Movado en Rusio inspirigos aliajn esperantistojn lanĉi lingvajn festivalojn en siaj urboj. La subtenon flanke de la Moskva Lingva Festivalo ni garantias! Irina Gonĉarova direktoro de la Moskva Lingva Festivalo https://www.lingvafestivalo.info; https://vk.com/mlfest

Kvina Internacia KER-sesio en Moskvo
La 16-an de aprilo 2016 en Moskvo sukcese pasis la 5-a Tutmonda KER-ekzameno. Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6-an fojon. Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis K. Kováts kaj R. Corsetti.
Ĉi foje ni havis eblecon organizi la sesion en la perfekta ejo de la Centro de pedagogia majstreco. Hela, vasta klasĉambro kun dudeko de tabloj kaj seĝoj bonege influis kaj instigis la laborhumoron. La skriban ekzamenon partoprenis 10 diversaĝaj personoj el Moskvo, Apudmoskvo kaj Kazano. La unuan fojon ni havis en la konsisto de ekzamenatoj 2 lernejanojn, unu el kiuj kuraĝis por la nivelo C1.
La ekzamenatmosfero estis trankvila, hejmeca, tre agrabla kaj entuziasmiga. Kvankam ekstere forte pluvegis, eĉ neĝis, la humoro estis tute bona. La koverton kun testoj solene malfermis Nikolao Gudskov, la partoprenantojn gratulis kaj detale informis pri la ekzamenproceduro Svetlana Smetanina.
Dum la ekzameno eblis kafumi , teumi, manĝeti diversajn abundajn bongustaĵojn. Tamen, ĉiuj laboris tiom serioze kaj diligente, ke neniu eĉ aliris la manĝotablon dum la unuaj 2 horoj. Ĉiuj partoprenantoj finis siajn laboraĵojn antaŭ la indikita tempo, kvankam ĉi jare la testoj por ĉiuj tri niveloj (B1, B2 , C1) estis multe pli komplikaj ol en antaŭaj sesioj.
Post la fino de la ekzameno Irina Gonĉarova intervjuis la pertoprenintojn pri la ekzameno, impresoj, malfacilaĵoj, ktp. por la filmeto de la “Esperanto – Pervij kanal”.
Iom lacaj, sed kontentaj kaj esperantaj pri la sukcesa ekzameniĝo, jam en suna posttagmezo, ni disiĝis.
Svetlana Smetanina,
ĉeforganizanto de la KER-sesio
Nia movado
60 jaroj de Esperanto-agado en Krasnodar
E-agadon en nia urbo kaj regiono fondis Vasilij Timofejeviĉ Najdin, en 1925-1937 jaroj. Li, post rekreo de E-movado ĝis la morto (en 1969), fakte estis estro de krasnodaraj esperantistoj kaj unu el nemultaj E-aktivuloj, kiuj ne trafis je siberiaj koncentrejoj pro sia E-aktiveco. En 30-aj jaroj li instruis Esperanton en unu el krasnodaraj teknikaj lernejoj.
Post 19-jara pauzo, E-movado en Krasnodar reaperis en 1956 jaro, kaj ĝis nun ne ĉesis. La unua tiama rondeto de esperantistoj funkciis ĉe la loka agrikultura instituto, gvidata de docento J.S. Kravĉenko. De 1958-a jaro aperis nova E-rondeto ĉe Puŝkin-biblioteko, kaj de 1959 ĝis 1972 funkciis E-rondeto ĉe la urba Domo de sciencistoj, kie V.T. Najdin kaj M.P. Popov gvidis dum
jaroj E-kursojn, kiujn finis en 1966 jaro Anatolo Ivasenko, kaj en 1968 – Sergeo Kocarj, poste E-aktivuloj kaj estraranoj de E-klubo ĉe Domo de instruistoj en 1972-1995 jaroj.
En 1972 jaro estis kreita oficiala E-organizaĵo, pli poste nomita honore al E.A. Bokarev, ĉe la urba fako de kulturo de krasnodara Urbodomo – kun la statuto, membrobiletoj, membrokotizoj. Poste ĝi fariĝis filio de ASE, tutsovetia E-organizaĵo.
En 80-90-aj jaroj funkciis kelkaj E-kursoj, kiujn gvidis M.P. Popov, J.N. Danilĉuk, S. Kocarj, A. Ivasenko.
Pere de Marina Kocarj en Kubania Universitato estis organizita kurso de Esperanto ĉe Fakultato de sociaj profesioj. Estis organizitaj kelkaj E-renkontiĝoj SORER-oj (Sudokcidentaj Rusiaj E-renkontiĝoj): en Krasnodar, Soĉi, Novorossijsk, Gelenĝik kaj Rostovo-sur-Dono.
Inter niaj E-veteranoj estis ankaŭ A.I. Punjko, esperantisto ekde 1908 jaro, kiu ricevis respondon je sia letero al Majstro L.L. Zamenhof en 1912 jaro. Ankaŭ nian klubon ofte vizitis kaj rakontis multe da interesaĵoj por la komencantoj niaj veteranoj de E-movado Rusia-Sovetia: N.I. Tupijanc (esperantisto de 1914 jaro), V. Solovjov (de 1921), B. Dombrovskij (de 1930),
J.A.Neĉipajevskij (de 1915), V.G. Borovskij.
En 1982-87 jaroj estis organizitaj interesaj busaj vojaĝoj-renkontiĝoj al Soĉi, Abĥazio, Elbruso, Ĉeget-montaro (Norda Kaŭkazio). Ankaŭ al Krimeo kun vizito de E-kluboj en Jalta kaj Sebastopolo. Dum tiuj 2-3-tagaj vojaĝoj krasnodaraj esperantistoj kaj lokaj klubanoj ĝuis la vojaĝojn mem al belaj lokoj apudaj, ankaŭ praktikis interparoli dumvoje nur en Esperanto.
Krasnodaraj esperantistoj aktive partoprenis E-tendarojn en Sovetunio kaj vizitis eksterlandojn, precipe socialismajn landojn, laŭ invitoj de siaj korespondamikoj, aŭ por partopreni E-renkontiĝojn internaciajn – ankaŭ UK-ojn.
Ĉiujare ni publikigis en lokaj ĵurnaloj multajn artikolojn pri nia kaj la landa E-movado. Estis organizitaj kelkaj televidelsendoj pri Esperanto kaj nia klubo.
En 1972-a jaro nian rondeton ĉe Domo de sciencistoj vizitadis aktive Jozefo Horvat, la aŭtoro de E-lernolibro “Esperanto dum 30 tagoj”, kaj Bertalan Farkaŝ, kiu poste fariĝis la unua hungara kosmonaŭto. Tiuj hungaroj studis tiam en loka aviadista supera lernejo por eksterlandanoj.
De 1996 ĝis 2009 nia klubo ne havis konstantan ejon, ĝi uzis diversajn ejojn aŭ renkontiĝis ĉe iuj hejme, en la parkoj, sed 10-12 malnovaj esperantistoj ne lasis E-agadon. En 2009-2012 en Domo de fervojistoj estis organizitaj E-kursoj sub gvido de A. Ivasenko, tie ni ankaŭ renkontiĝis. Ekde 2012 nia renovigita klubo havas propran kunvenejon ĉe la novkreita urba Domo de Junularo, kie ni renkontiĝas dufoje monate dum dimanĉoj. Ĉi jare estas 50 jaroj de esperantiĝo de nuna prezidanto de krasnodara Esperanto-klubo A. Ivasenko.
Anatolo Ivasenko,
prezidanto de

Viktor Aroloviĉ – 70 jara! 09.03 en moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" oni festis la duoblan jubileon de fama aktivulo Viktoro Aroloviĉ: 70-an naskiĝtagon kaj 50-jariĝon de lia e-isteco. Ĉeestis 14 personoj. Komence Viktoro voĉlegis parton de siaj rememoroj - pri la junaĝo kaj veno al Esperanto, pri siaj unuaj spertoj en tendaro (plena teksto devas baldaŭ aperi en REGo). Kelkaj ĉeestantoj eldiris proprajn rememorojn, ligitajn kun Viktoro. Poste sonis versaj gratuloj de ĉeestantoj: Klara Ilutoviĉ, Valentin Melnikov, Nikolao Gudskov, Ludmila Novikova, Irina Gonĉarova + MASI. Estis voĉlegitaj gratulmesaĝoj venintaj de uralanoj kaj de Boris Kolker. Viktoro ricevis donace broditan tukon kun vortoj de Zamenhof, ankaŭ aliajn donacojn. Ĉiuj ĥore kantis "Esperon" (de Paĥmutova-Dobronravov), siatempe brile tradukitan de Viktoro, poste gratulkanton: Mikaelo Bronŝtejn verkis novan tekston por konata melodio de "Verda ĝardeno". Sekvis alia gratulkanto de Mikaelo Bronŝtejn, plenumita de Mikaelo Povorin. Galina Staneŝnikova plenumis romancon "Mateno nebula". Post paŭzeto okazis regalo: luksa jubilea torto en formo de ciferoj "70", ornamita per verdaj steloj kaj surskribo "Ni vin amas!"; estis ankaŭ aliaj dolĉaĵoj kaj fruktoj; krom teo - kiel kutime en niaj klubaj festoj - por dezirantoj disponeblis hejma vino de Nikolao Gudskov. Ankoraŭfoje gratulojn al Viktoro!
4
V i estas homo tre unika:
I ntelektulo bril-efika,
K un vasta kaj profunda klero,
T alenta en scienca sfero,
O rganizanto striktfervora,
R EU agad-regulatoro,
O rdobservanto plej skrupula…
A kceptu niajn korgratulojn,
R espekton kaj admiron niajn
O maĝe al meritoj viaj
L ige kun via jubileo!
O kazas granda gajo festa!
V iaj amikoj ĝin ĉeestas.
I nundas vin per vortoj, kantoj.
Ĉ iamu Vi kaj Esperanto!!!
L. Novilova
Sepdek printempoj
Muziko de Mikaelo Povorin, teksto de Mikaelo Bronŝtejn
Tagon postkuras la tag’, Horon postflugas la hor’, Plag’ malfortiĝas al blag’ En tempoiro, kara Viktor’. Agon postulas la cel’, Spronas impeton labor’, Kaj kontentiĝ’ venas de l’ Bona rezulto, kara Viktor’.
Refreno
En viv-rivero pena travad’ – Sepdek printempoj en la movad’, Sepdek printempoj – la sama kreiv’, Sepdek printempoj, sepdek printempoj – pluiru antaŭen la viv’!
Vivon instigas bezon’ Iri laŭ certa vektor’: Gravas amikoj, ne mon’, Vi tion spertis, kara Viktor’. Esperantista medi’, Kaj televida rumor’ Ĉiam bonvolis al vi – Ja laŭmerite, kara Viktor’!
Refreno
Nekontestebla talent’, Neelĉerpebla humor’ Kune kun la humur-sent’ En vi kuniĝis, kara Viktor’. Jen do racia resum’ Por bondeziro el kor’: Restu aktiva vi dum Pliaj jardekoj, nia Viktor!
Refreno
***
Ĉu vi bluan birdon kaptadis permane? -
Demand’ retorika, ĉar jam veterane
blubirdan raguon kun bona humoro
meritas ekfrandi amiko Viktoro,
ĉar li dum jardekoj de lerta kovado
produktis blubirdojn por nia movado.
Refr.: Jen, en Verda Ĝarden’, jubilu en gloro
amiko Viktoro, amiko Viktoro!
Se nin ne perfidas stumblanta memoro,
ekagis aktive amiko Viktoro
en fora pratempo mamuta kaj saŭra,
dum viv’ malfacila, sed ja senbedaŭra,
feliĉa, ĉar juna kaj tre multeventa
kun foje imuna ploreto momenta.
Li kreskis rapide, ĉar havis racion:

prezidis, redaktis, eĉ gvidis sekcion.
Kun lert’ eskapinte de l’ sperta toporo,
post la kulturigo prosperas Viktoro
en studoj, en ludoj, en zorgoj redaktaj,
amikaj rilatoj, aferaj kontaktoj.
Fluegas la jaroj. En faroj, en kreo
Viktoro pli-malpli jam ĉe l’ jubileo.
Do ni per aplaŭdoj, salutaj mansvingoj
lin benu por novaj sukcesaj atingoj,
kaj la amikar’ unuiĝu en ĥoro
por kanti “Hura-a-a!” al amiko Viktoro. Al la jubileo de Viktoro Aroloviĉ Viktoro, vi estas unika persono, Paŝanta enciklopedi’. Bonsanon, bonfarton kaj bonan hunoron Ni kore deziras al vi! La jaroj galopas, ŝanĝiĝas la baroj, Aliaj rifuzas eĉ de neŭtraleco, La homoj ne plu restas samideanoj, Sed firme Viktoro plu sekvas la leĝojn. Tra tuta epoko de nia Movado Vi estas model’ de fidela servado Plej ĝusta, plej justa kaj plej akurata, Gardanto de scioj pri faktoj kaj datoj. Pro via sindona preciza laboro De SEJMa apero ĝis REU-disfloro, Pro via stabila agada fervoro Ni kore vin dankas, amiko Viktoro!
Je la nomo de MEA MASI Irina Gonĉarova
Al Viktoro Aroloviĉ
De Viktoro Aroloviĉ naskiĝtag’
estas festo por la klubo kaj movado.
Malfacile eĉ kapteblas por imag’ –
kiom multe faras li sur verda pado.
Pri etoso lingva zorgas en tendar’,
organizas, kaj instruas, kaj konsilas,
historion gardas... ĉiu lia far’
Vere gravas, kaj sufiĉe malfacilas.
Intelektaj ludoj, la saĝula rond’ –
tre sukcesa estas li partoprenanto.
Al demand’ komplika venas tuj respond’...
Jen sentruda fam’ pri lingvo Esperanto.
De aferoj gravaj plenas ĉiu hor’.
Laboremas li, kaj ĉiam viglas june.
Kiel oni diras – vivu do, Viktor’,
Ĝis cent dudek jaroj! Ni gratulas kune!
Valentin Melnikov
***
Fragmentoj el nekonata poemo de Homero
Volapukado
Ve al popol’ kompatinda! Alvenis la plag’ grandioza,
Inter la plagoj diversaj pli granda aperi ne povas,
Kiam alrampas terura serpento-boao abisma,
Timon elvokas kaj ĉiun estaĵon, kaj eĉ elefantojn forglutas,
Onde volviĝas la korp’, ĝia nom’ abomena, malbela
Rulas la langon pro tim’ kaj incit’… estas ĝi Volapuko.
…Are herooj alvenis al la renkontiĝ por batalo
Rajde, piede aŭ ŝipe – laŭ loko de ĉies deveno,
Ore brilante per bronzaj fortikaj kirasoj,
Lumo rebrilas de kaskoj, kaj ŝildoj, kaj glavoj…
Oni parolis, ke l’ monstr’ Volapuk’ ne venkeblas –
Vane! Alrajdis hero’ kaj enigis la lancon en koron,
Igis la drakon tuj morti por plena forgeso!
Ĉiuj admiras la agon de l’ glora venkinto!
La antikvan papiruson malĉifris Olda Koboldo
Niaj jubileoj  PRI SEMEN VAJNBLAT
Okaze de lia 80-jariĝo 30.03.2016
Odeso estas unu el la plej ŝatataj miaj urboj. Mi ĉiam uzas okazon por viziti la «perlon ĉe la maro», kiel poeto nomis tiun ĉi ĉarmegan urbon. Dum ĉiu mia vizito mi strebas renkontiĝi kun la odesaj geesperantistoj. Dum mia lasta vizito al Odeso en aŭgusto 2013 mi partoprenis en la kunveno de la odesa E-klubo «Blanka akacio», kiun gvidas Semen Vajnblat.
Dum multaj jaroj mi estas konata kun tiu ĉi neordinara homo. Krom la komuna E-agado en SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), niajn interesojn unuigas tradukado de poemoj kaj kantoj al Esperanto. Ni de tempo al tempo interŝanĝas niajn tradukaĵojn, pridiskutas ilin.
Semen Vajnblat estas vaste konata ne nur kiel esperantisto. Li estas fama ruslingva kaj ukrainlingva poeto kaj ĵurnalisto: ekde 1986 li estis membro de la Unio de ĵurnalistoj de USSR, en 1991 iĝis membro de la Nacia unuiĝo de ĵurnalistoj de Ukrainio. En la jaroj 1963-1995 li laboris en la Respublika libroeldonejo «Majak». Semen estas brila tradukisto. Krom la rusa kaj la ukraina lingvoj, li tradukas ankaŭ el la hebrea kaj la jida lingvoj kaj certe el kaj al Esperanto, kiun Semen posedas ekde sia junaĝo. Li same kiel mi tre ŝatas tradukadi kantojn, ĉar li estas muzikema homo. Entute Semen tradukis pli ol 100 diverslingvajn kantojn kaj romancojn! Ankaŭ estis publikigita granda aro da artikoloj kaj eseoj de S.Vajnblat en diversaj E-periodaĵoj de la mondo. Semen bele kantas, li aŭtoras plurajn rus- kaj ukraunlingvajn kantojn, plejparte pri Odeso, kiuj li ofte plenumas en diversaj koncertoj.
Unuvorte, li estas elstara homo, kaj mi fieras pro mia konateco kun li.
Sed mi deziras rakonti ankoraŭ pri unu epizodo de nia lasta renkontiĝo kun Semen en Odeso en 2013, kiu havis poste neatenditan internacian daŭrigon.
Dum mia lasta vizito al Odeso kune kun mia filino Maria Semen rolis nian ĉiĉeronon tra la urbo. Li promenis kun ni laŭ la stratoj kaj placoj de Odeso kaj kun granda eruditeco kaj amo al la urbo rakontis al ni pri ties vidindaĵoj. Ni ankaŭ fotis unu la aliajn dum la promenado.
Mi rakontu pri unu el tiuj fotoj (vidu ĝin), kie mi kun Semen staras ĉe la fama monumento al Zamenhof en Odeso. La foton faris mia filino, kiu post pluraj monatoj, kiam ŝi revenis al Novjorko, kie ŝi nun loĝas kaj studas en unu el kolegioj, petis min helpi al ŝi plenumi neordinaran taskon de la kolegia instruistino pri la angla lingvo. La tasko estis tia : necesus preni ajnan foton kaj uzante nur vidaĵon, fiksitan sur la foto, priskribi ĝin, maksimume eltirante informojn el la fotobildo per la dedukta metodo. Ni decidis priskribi ĝuste tiun ĉi foton. Rezulte aperis jena priskribo :
« Sur la foto ni vidas monumenton : viran buston el hela materialo (probable gipso), fiksita sur la postamento el helkolora ŝtono, simila al marmoro. La busto montras viron kun inteligenta malmoderna aspekto, pri kio atestas specifaj okulvitroj, barbeto kaj lipharoj, jako, ĉemizo kun starforma kolumo kaj « papilia » kravato. Al la maldekstra bordero de la jako estas alfiksita kvinpinta verda stelo, kiu evidente havas simbolan signifon por la viro.
El la dulingva surskribo sur la postamento ni ekscias, ke la busto prezentas iun L.L. Zamengof, kreinto de la lingvo Esperanto, el kio ni konkludas, ke Esperanto estas artefarita lingvo. El la surskribo ni ankaŭ komprenas, ke la aŭtoro de la monumento estas skulptisto N.V. Blaĵkov, pro kies ruslingva kaj rusforma familinomo ni supozas, ke li apartenas al la rusa aŭ proksima slava nacieco (ukraino, beloruso). Pro la ruslingva surskribo ni konkludas, ke la monumento situas sur teritorio de Rusio aŭ sur tiu de la eksaj sovetiaj respublikoj (probable Ukrainio aŭ Belorusio).
Krom la ruslingva, ni ankaŭ vidas latinliteran surskribon, probable en Esperanto.
La monumento estas prizorgata : la placeto ĉirkaŭ la monumento estas pura, sur la piedestalo kuŝas freŝa florbukedo, el kio ni konkludas, ke en tiu ĉi loĝloko ekzistas adeptoj de Zamenhof, kiuj zorgas pri la aspekto de la monumento.
Ĉe ambaŭ flankoj de la monumento staras viro kaj virino, evidente samaĝuloj (proksimume 60-jaraĝaj). Supozeble tiuj ĉi homoj estas bone konataj unu kun la alia kaj ambaŭ havas ian rilaton al Esperanto, ĉar ili decidis foti sin ĝuste ĉe la monumento al la kreinto de tiu ĉi lingvo.
Laŭ la aspekto de vestoj kaj ŝuoj de la homparo, ankaŭ pro la verdkolora foliaro de la arboj post la monumento ni konjektas, ke la foto estas farita en varma jarperiodo, probable somere ».
Mia filino ricevis superan poenton por la eseeto. Poste ŝi decidis eksperimenti: ŝi dissendis la foton al siaj konatuloj en Usono, Rusio kaj Ukrainio (ne esperantistoj) kun la sama tasko. Kaj momente ricevis respondon de unu el ili kun detala informo pri Esperanto, Zamenhof kaj N. Blaĵkov. Do, la dedukta metodo de la doktoro Watson en la epoko de Interreto rezultiĝis en ĉi okazo malefektiva. Nur la informon pri la nomoj de la viro kaj virino sur la foto Interreto ne donis. Aŭ eble oni malbone serĉis.
Ludmila Novikova
Niaj jubileoj
75-jariĝo de Gennadij Ŝilo
La kunveno estis dediĉita al la 75-jariĝo de Gennadij Ŝilo, kiu venis kun la edzino Liana Tuĥvatullina kaj la filino Sofia. Ĉeestis 11 esperantistoj plus speciala vizitinto - la rektoro de la Akademio, en kiu ni kunvenadas – Aleksandr Jakupov. La kunveno komenciĝis fakte de la ruslingva gratulo de la rektoro. Li faris imponan paroleton pri la personeco de la jubileulo kaj enmanigis al li grandan florbukedon. Poste Gennadij Mihxajloviĉ rakontis pri siaj profesia kariero kaj E-agado, respondis kelkajn demandojn. Sekvis gratuloj kaj donacoj de Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, mi, Nikolao Gudskov, Irina Gonĉarova, Aleksandr Milner. Svetlana Smetanina voĉlegis mesaĝon de Renato Corsetti kaj gratulan poemeton de Mikaelo Bronsxtejn kaj aldonis kelkajn donacetojn.
Fine de la gratulado Mikaelo Povorin gitarakompanis ĥoran kantadon de gratulkanto "Atlanto", verkita de Ludmila Novikova imite al la konata samnoma kanto (A. Gorodnickij, E-traduko de N. Cvileneva) kaj krome kantis "universalan" gratulkanton laŭ la teksto de Klara Ilutoviĉ. Poste okazis nepra ero de similaj kunvenoj – la regalo. Viktor Arolovich

Kara Gennadj Ŝilo, estas por mi granda privilegio povi bondeziri al vi okaze de via 75-jariĝo. Cetere, tute hazarde mi mem 75-jariĝis la 29-an de pasinta marto. Tio, kompreneble, estas io hazarda, sed ne tute, ĉar tio signifas, ke ni ambaŭ apartenas al generacio, kiu tenis la Esperanto-movadon vivanta kaj floranta en la dua duono de la pasinta jarcento. Kiam temas pri vi, en mia menso vi estas ligita kun Helmar Frank kaj AIS. Vi estas unu el tiuj granduloj, kiuj komprenis, ke Esperanto bezonas universitatan prestiĝon, kaj vi sukcesis akiri ĝin en Moskvo. Nun estas la vico de homoj pli junaj ol ni daŭrigi la agadon, kvankam viaj konsiloj kaj helpoj estos certe ankoraŭ dum longa tempo bezonataj por la loka, landa kaj mondamovadoj. Mi aparte memoras kun plezuro nian rekontiĝon en Bulgarujo antaŭ jardeko kaj la plezuraj interbabiladoj en la plaĉa vetero de la printempa Karlovo. Dankon pro viaj agadoj kaj bondezirojn al vi por pliaj felicaj jaroj nome de ĉiuj esperantistoj de la tuta mondo, kiuj konis kaj ŝatas vin! Renato Corsetti Eksa prezidanto de UEA kaj amiko de Gennadj
Al Gennadij Miĥajloviĉ, la nereedukebla justulo –
por lia trikvaronjarcenta jubileo.
Nemultaj restis, vere, de l’praepoko,
kie ekfloris nia Verda Ĝarden’.
Ja estas tempo, kiu staras sur loko,
kaj estas ni, kiuj moviĝas plu en
vortico brua de atingoj kaj perdoj,
el kiuj vere konsistiĝas la viv’,
kaj estas ni, kiuj restadas plu verdaj,
kredante lingvon nian sen perpektiv’.
La zamenhofa dir’ pri “homoj kun homoj”
verŝajne taŭgas ne por ĉiu person’.
La vortoj veraj, kaj – por ni – aksiomaj,
ne ĉiun ulon rekonvinkis al bon’.
Sed vivas ni , kaj ni plu provas agiti,
eduki, voki, semi juston en mond’.
Se ni sukcesis eĉ nur kelkajn inviti, -
pli vasta iĝis dank’ al ni nia rond’.
Ne estis glata nia viv’, nek facila, –
facilas vivo nure por sapvezik’, -
La amikaro tamen donis al ni la
deziron vivi kaj labori, amik’.
Do daŭru, daŭru l’ viv-vortic’ rotacia!
Eĉ se kun kelkaj problemetoj por san’,
ni estas vere ja feliĉaj en nia
servado nur al justo – mano en man’!
Bruna Ŝtono ***
Gena, sen multaj vortoj kaj troa pompo Mi vin gratulas kore per simplaj vortoj. Estu bonsana, bonstata kaj bonsukcesa, Ĝuu amikan fidelon kaj aman kareson. Viaj agadoj noblaj riĉigu l’karmon, Vintre printempa suno donacu varmon. Bonŝancis al mi vin koni, la homo ĉarma! Irina Gonĉarova 12.04.2016 ***
Al 75-jariĝo de Gennadij Ŝilo
Li estas vera kosmonaŭto,
Stirilon tenas en la mano,
Eĉ se ja lian ŝipon-aŭton
Reale stiras nur Liana.
Sed spacon vere li posedas
Pli vastan ol la Sunsistemo –
Kaj lin la viv’ neniam tedas,
Kaj de l’ homar li estas kremo.
La spac’ ja estas Esperanto –
La sola esti inda ILo,
Okup’ pri ĝi ne estas vanto,
Ĝi igas Geĉjon esti brila.
De San-Marino ĝis Barato
Fariĝis li persono fama
Pli eĉ ol Putin kaj Obama,
La diamanto centkarata.
Prosperu Geĉjo, floru, brilu,
La Kosmon pli kaj pli konkeru,
La kantoj viaj laŭte trilu,
La artikoloj plu aperu.
Li mem ja kiel Esperanto
Kreita estas por eterno,
Li estas de l’ movad’ giganto –
Do, vivu plu sen tus’ kaj terno!
12.04.2016
Olda Koboldo
Grava kaŭzo por nuna jubilo:
atendatas gratuloj – eĉ milo.
Ne kaŝebla en sako,
ne ŝanĝebla por sapo,
ĉiam akra kaj justa – jen Ŝilo!
Valentin Melnikov ***
Omaĝe al Gennadij Ŝilo lige kun la 75-a jubileo
ATLANTO
Ne gravasKara Gennadj Ŝilo, estas por mi granda privilegio povi bondeziri al vi okaze de via 75-jariĝo. Cetere, tute hazarde mi mem 75-jariĝis la 29-an de pasinta marto. Tio, kompreneble, estas io hazarda, sed ne tute, ĉar tio signifas, ke ni ambaŭ apartenas al generacio, kiu tenis la Esperanto-movadon vivanta kaj floranta en la dua duono de la pasinta jarcento. Kiam temas pri vi, en mia menso vi estas ligita kun Helmar Frank kaj AIS. Vi estas unu el tiuj granduloj, kiuj komprenis, ke Esperanto bezonas universitatan prestiĝon, kaj vi sukcesis akiri ĝin en Moskvo. Nun estas la vico de homoj pli junaj ol ni daŭrigi la agadon, kvankam viaj konsiloj kaj helpoj estos certe ankoraŭ dum longa tempo bezonataj por la loka, landa kaj mondamovadoj. Mi aparte memoras kun plezuro nian rekontiĝon en Bulgarujo antaŭ jardeko kaj la plezuraj interbabiladoj en la plaĉa vetero de la printempa Karlovo. Dankon pro viaj agadoj kaj bondezirojn al vi por pliaj felicaj jaroj nome de ĉiuj esperantistoj de la tuta mondo, kiuj konis kaj ŝatas vin! Renato Corsetti Eksa prezidanto de UEA kaj amiko de Gennadj
Al Gennadij Miĥajloviĉ, la nereedukebla justulo –
por lia trikvaronjarcenta jubileo.
Nemultaj restis, vere, de l’praepoko,
kie ekfloris nia Verda Ĝarden’.
Ja estas tempo, kiu staras sur loko,
kaj estas ni, kiuj moviĝas plu en
vortico brua de atingoj kaj perdoj,
el kiuj vere konsistiĝas la viv’,
kaj estas ni, kiuj restadas plu verdaj,
kredante lingvon nian sen perpektiv’.
La zamenhofa dir’ pri “homoj kun homoj”
verŝajne taŭgas ne por ĉiu person’.
La vortoj veraj, kaj – por ni – aksiomaj,
ne ĉiun ulon rekonvinkis al bon’.
Sed vivas ni , kaj ni plu provas agiti,
eduki, voki, semi juston en mond’.
Se ni sukcesis eĉ nur kelkajn inviti, -
pli vasta iĝis dank’ al ni nia rond’.
Ne estis glata nia viv’, nek facila, –
facilas vivo nure por sapvezik’, -
La amikaro tamen donis al ni la
deziron vivi kaj labori, amik’.
Do daŭru, daŭru l’ viv-vortic’ rotacia!
Eĉ se kun kelkaj problemetoj por san’,
ni estas vere ja feliĉaj en nia
servado nur al justo – mano en man’!
Bruna Ŝtono ***
Gena, sen multaj vortoj kaj troa pompo Mi vin gratulas kore per simplaj vortoj. Estu bonsana, bonstata kaj bonsukcesa, Ĝuu amikan fidelon kaj aman kareson. Viaj agadoj noblaj riĉigu l’karmon, Vintre printempa suno donacu varmon. Bonŝancis al mi vin koni, la homo ĉarma! Irina Gonĉarova 12.04.2016 ***
Al 75-jariĝo de Gennadij Ŝilo
Li estas vera kosmonaŭto,
Stirilon tenas en la mano,
Eĉ se ja lian ŝipon-aŭton
Reale stiras nur Liana.
Sed spacon vere li posedas
Pli vastan ol la Sunsistemo –
Kaj lin la viv’ neniam tedas,
Kaj de l’ homar li estas kremo.
La spac’ ja estas Esperanto –
La sola esti inda ILo,
Okup’ pri ĝi ne estas vanto,
Ĝi igas Geĉjon esti brila.
De San-Marino ĝis Barato
Fariĝis li persono fama
Pli eĉ ol Putin kaj Obama,
La diamanto centkarata.
Prosperu Geĉjo, floru, brilu,
La Kosmon pli kaj pli konkeru,
La kantoj viaj laŭte trilu,
La artikoloj plu aperu.
Li mem ja kiel Esperanto
Kreita estas por eterno,
Li estas de l’ movad’ giganto –
Do, vivu plu sen tus’ kaj terno!
12.04.2016
Olda Koboldo
Grava kaŭzo por nuna jubilo:
atendatas gratuloj – eĉ milo.
Ne kaŝebla en sako,
ne ŝanĝebla por sapo,
ĉiam akra kaj justa – jen Ŝilo!
Valentin Melnikov ***
Omaĝe al Gennadij Ŝilo lige kun la 75-a jubileo
ATLANTO
Ne gravasKara Gennadj Ŝilo, estas por mi granda privilegio povi bondeziri al vi okaze de via 75-jariĝo. Cetere, tute hazarde mi mem 75-jariĝis la 29-an de pasinta marto. Tio, kompreneble, estas io hazarda, sed ne tute, ĉar tio signifas, ke ni ambaŭ apartenas al generacio, kiu tenis la Esperanto-movadon vivanta kaj floranta en la dua duono de la pasinta jarcento. Kiam temas pri vi, en mia menso vi estas ligita kun Helmar Frank kaj AIS. Vi estas unu el tiuj granduloj, kiuj komprenis, ke Esperanto bezonas universitatan prestiĝon, kaj vi sukcesis akiri ĝin en Moskvo. Nun estas la vico de homoj pli junaj ol ni daŭrigi la agadon, kvankam viaj konsiloj kaj helpoj estos certe ankoraŭ dum longa tempo bezonataj por la loka, landa kaj mondamovadoj. Mi aparte memoras kun plezuro nian rekontiĝon en Bulgarujo antaŭ jardeko kaj la plezuraj interbabiladoj en la plaĉa vetero de la printempa Karlovo. Dankon pro viaj agadoj kaj bondezirojn al vi por pliaj felicaj jaroj nome de ĉiuj esperantistoj de la tuta mondo, kiuj konis kaj ŝatas vin! Renato Corsetti Eksa prezidanto de UEA kaj amiko de Gennadj
Al Gennadij Miĥajloviĉ, la nereedukebla justulo –
por lia trikvaronjarcenta jubileo.
Nemultaj restis, vere, de l’praepoko,
kie ekfloris nia Verda Ĝarden’.
Ja estas tempo, kiu staras sur loko,
kaj estas ni, kiuj moviĝas plu en
vortico brua de atingoj kaj perdoj,
el kiuj vere konsistiĝas la viv’,
kaj estas ni, kiuj restadas plu verdaj,
kredante lingvon nian sen perpektiv’.
La zamenhofa dir’ pri “homoj kun homoj”
verŝajne taŭgas ne por ĉiu person’.
La vortoj veraj, kaj – por ni – aksiomaj,
ne ĉiun ulon rekonvinkis al bon’.
Sed vivas ni , kaj ni plu provas agiti,
eduki, voki, semi juston en mond’.
Se ni sukcesis eĉ nur kelkajn inviti, -
pli vasta iĝis dank’ al ni nia rond’.
Ne estis glata nia viv’, nek facila, –
facilas vivo nure por sapvezik’, -
La amikaro tamen donis al ni la
deziron vivi kaj labori, amik’.
Do daŭru, daŭru l’ viv-vortic’ rotacia!
Eĉ se kun kelkaj problemetoj por san’,
ni estas vere ja feliĉaj en nia
servado nur al justo – mano en man’!
Bruna Ŝtono ***
Gena, sen multaj vortoj kaj troa pompo Mi vin gratulas kore per simplaj vortoj. Estu bonsana, bonstata kaj bonsukcesa, Ĝuu amikan fidelon kaj aman kareson. Viaj agadoj noblaj riĉigu l’karmon, Vintre printempa suno donacu varmon. Bonŝancis al mi vin koni, la homo ĉarma! Irina Gonĉarova 12.04.2016 ***
Al 75-jariĝo de Gennadij Ŝilo
Li estas vera kosmonaŭto,
Stirilon tenas en la mano,
Eĉ se ja lian ŝipon-aŭton
Reale stiras nur Liana.
Sed spacon vere li posedas
Pli vastan ol la Sunsistemo –
Kaj lin la viv’ neniam tedas,
Kaj de l’ homar li estas kremo.
La spac’ ja estas Esperanto –
La sola esti inda ILo,
Okup’ pri ĝi ne estas vanto,
Ĝi igas Geĉjon esti brila.
De San-Marino ĝis Barato
Fariĝis li persono fama
Pli eĉ ol Putin kaj Obama,
La diamanto centkarata.
Prosperu Geĉjo, floru, brilu,
La Kosmon pli kaj pli konkeru,
La kantoj viaj laŭte trilu,
La artikoloj plu aperu.
Li mem ja kiel Esperanto
Kreita estas por eterno,
Li estas de l’ movad’ giganto –
Do, vivu plu sen tus’ kaj terno!
12.04.2016
Olda Koboldo
Grava kaŭzo por nuna jubilo:
atendatas gratuloj – eĉ milo.
Ne kaŝebla en sako,
ne ŝanĝebla por sapo,
ĉiam akra kaj justa – jen Ŝilo!
Valentin Melnikov ***
Omaĝe al Gennadij Ŝilo lige kun la 75-a jubileo
ATLANTO
Ne gravasKara Gennadj Ŝilo, estas por mi granda privilegio povi bondeziri al vi okaze de via 75-jariĝo. Cetere, tute hazarde mi mem 75-jariĝis la 29-an de pasinta marto. Tio, kompreneble, estas io hazarda, sed ne tute, ĉar tio signifas, ke ni ambaŭ apartenas al generacio, kiu tenis la Esperanto-movadon vivanta kaj floranta en la dua duono de la pasinta jarcento. Kiam temas pri vi, en mia menso vi estas ligita kun Helmar Frank kaj AIS. Vi estas unu el tiuj granduloj, kiuj komprenis, ke Esperanto bezonas universitatan prestiĝon, kaj vi sukcesis akiri ĝin en Moskvo. Nun estas la vico de homoj pli junaj ol ni daŭrigi la agadon, kvankam viaj konsiloj kaj helpoj estos certe ankoraŭ dum longa tempo bezonataj por la loka, landa kaj mondamovadoj. Mi aparte memoras kun plezuro nian rekontiĝon en Bulgarujo antaŭ jardeko kaj la plezuraj interbabiladoj en la plaĉa vetero de la printempa Karlovo. Dankon pro viaj agadoj kaj bondezirojn al vi por pliaj felicaj jaroj nome de ĉiuj esperantistoj de la tuta mondo, kiuj konis kaj ŝatas vin! Renato Corsetti Eksa prezidanto de UEA kaj amiko de Gennadj
Al Gennadij Miĥajloviĉ, la nereedukebla justulo –
por lia trikvaronjarcenta jubileo.
Nemultaj restis, vere, de l’praepoko,
kie ekfloris nia Verda Ĝarden’.
Ja estas tempo, kiu staras sur loko,
kaj estas ni, kiuj moviĝas plu en
vortico brua de atingoj kaj perdoj,
el kiuj vere konsistiĝas la viv’,
kaj estas ni, kiuj restadas plu verdaj,
kredante lingvon nian sen perpektiv’.
La zamenhofa dir’ pri “homoj kun homoj”
verŝajne taŭgas ne por ĉiu person’.
La vortoj veraj, kaj – por ni – aksiomaj,
ne ĉiun ulon rekonvinkis al bon’.
Sed vivas ni , kaj ni plu provas agiti,
eduki, voki, semi juston en mond’.
Se ni sukcesis eĉ nur kelkajn inviti, -
pli vasta iĝis dank’ al ni nia rond’.
Ne estis glata nia viv’, nek facila, –
facilas vivo nure por sapvezik’, -
La amikaro tamen donis al ni la
deziron vivi kaj labori, amik’.
Do daŭru, daŭru l’ viv-vortic’ rotacia!
Eĉ se kun kelkaj problemetoj por san’,
ni estas vere ja feliĉaj en nia
servado nur al justo – mano en man’!
Bruna Ŝtono ***
Gena, sen multaj vortoj kaj troa pompo Mi vin gratulas kore per simplaj vortoj. Estu bonsana, bonstata kaj bonsukcesa, Ĝuu amikan fidelon kaj aman kareson. Viaj agadoj noblaj riĉigu l’karmon, Vintre printempa suno donacu varmon. Bonŝancis al mi vin koni, la homo ĉarma! Irina Gonĉarova 12.04.2016 ***
Al 75-jariĝo de Gennadij Ŝilo
Li estas vera kosmonaŭto,
Stirilon tenas en la mano,
Eĉ se ja lian ŝipon-aŭton
Reale stiras nur Liana.
Sed spacon vere li posedas
Pli vastan ol la Sunsistemo –
Kaj lin la viv’ neniam tedas,
Kaj de l’ homar li estas kremo.
La spac’ ja estas Esperanto –
La sola esti inda ILo,
Okup’ pri ĝi ne estas vanto,
Ĝi igas Geĉjon esti brila.
De San-Marino ĝis Barato
Fariĝis li persono fama
Pli eĉ ol Putin kaj Obama,
La diamanto centkarata.
Prosperu Geĉjo, floru, brilu,
La Kosmon pli kaj pli konkeru,
La kantoj viaj laŭte trilu,
La artikoloj plu aperu.
Li mem ja kiel Esperanto
Kreita estas por eterno,
Li estas de l’ movad’ giganto –
Do, vivu plu sen tus’ kaj terno!
12.04.2016
Olda Koboldo
Grava kaŭzo por nuna jubilo:
atendatas gratuloj – eĉ milo.
Ne kaŝebla en sako,
ne ŝanĝebla por sapo,
ĉiam akra kaj justa – jen Ŝilo!
Valentin Melnikov ***
Omaĝe al Gennadij Ŝilo lige kun la 75-a jubileo
ATLANTO
Ne gravas via stato,
Ne gravas via aĝ’,
Ĉar estas vi Atlanto
Ĉe l’ mur’ de Ermitaĝ’.
Ĉi tie dum jarcentoj
Atlantoj en senson’
Tenadis firmamenton
Sur manoj el la ŝton’.
Ni viajn grandajn penojn
Rigardas kun kompren’ –
Ni scias, kiel ĝenas
La ŝultrojn tiu pen’.
Sed estas rol’ misia
Plej grava sur la ter’ –
Se malfortiĝos vi ja,
Falegos la ĉiel’ !
Do, staru vi , JUST-ano,
Kun suno en la kor’.
Ne Dio, sed titano
Kutima al labor’ !
Al nia Verda Stelo
Servante kun fervor’,
Eltenos vi ĉielon
Per manoj kaj per kor’ !
La 12-a de aprilo 2016
Lingvaj studoj
La fenomeno de akuzativo en Esperanto kaj Ido
La homo, unuafoje alpaŝiganta al lernado de Esperanto post certigoj pri facileco kaj simpleco de tio ĉi lingvo, almenaŭ unufoje ne konsentas kun tio. Tio okazas tiam, kiam li komencas lerni la akuzativon. En plimulto da niatempaj hindeŭropaj lingvoj tiu gramatika fenomeno estas antaŭlonge perdita. Sed eĉ por homoj, parolantaj en la lingvoj, kie akuzativo konserviĝis ĝis nun, ne estas tiel facile dum mallonga periodo senriproĉe ekregi tiun gramatikan kategorion. Tial ne estas mirinde, ke ĉe multaj homoj, lernantaj nian lingvon aperas demando: “Por kio Zamenhof inkluzivis la akuzativon en la lingvon, kiun li kreis? Ĉu ne estus pli bone ĉion aranĝi sen ĝi?” Por respondi tiun demandon, estas necese klarigi: sur kia intelekta bazo estis konstruita Esperanto.
La intelekta bazo de Esperanto. La kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof (1859-1917) naskiĝis en familio, en kiu ses generacioj de lia prauloj estis sciuloj de lingvoj. En la familio oni parolis en kelkaj lingvoj, sed plejofte en la rusa. Oni opinias, ke Zamenhof frue fariĝis poligloto kaj en tiu aŭ alia grado sciis 12 lingvojn. En tiun ĉi “oran dekduon” eniris la hebrea, la rusa, la pola, la germana, la jida, la franca, la angla, la latino, la helena, la itala, la litova kaj la slavona. La kategorio de la kazo en tiu ĉi listo ne ekzistas nur en tri lingvoj: en la franca, la angla, kaj la itala. El restantaj naŭ lingvoj la ok estas hindeŭropaj kaj nur unu la hebrea – estas semida lingvo.
En jaro 1881 estis eldonita brila libro de talentega, sed antaŭtempe forpasinta lingvisto Aleksandro Popov (1855-1880)1, kiu skribis, ke ĉiuj hindeŭropaj kazoj disdiviĝas je du tavoloj: la unua tavolo ĉirkaŭprenas la vokativon, la nominativon kaj la akuzativon. Ĉiuj ceteraj kazoj
1 Попов А.В. Сравнительный синтаксис именительного, звательного и винительного падежей в санскрите, древнегреческом, латинском и других языках Изд. 2-е. – М.: Книжный дом «ЛИБРОКОМ», 2012. – 320 с.

apartenas al la dua tavolo. Ĉe tio la vokativo okupas la lastan lokon en la trio de “la unua tavolo”. Finfine, kiel regulo, ĝuste la vokativo eliris el uzado, kaj en plimulto da modernaj hindeŭropaj lingvoj ĝi jam forestas. Tiele en la modernaj lingvoj speciala signifo apartenas al duopo da kazoj: “nominativo-akuzativo”. Tamen ankaŭ inter tiuj daŭras konstanta kruela lukto.
En antikveco la sistemo de hindeŭropa deklinacio inkluzivas ok kazojn (nominativon, vokativon, akuzativon, genitivon, dativon, instrumentalon, lokativon kaj ablativon). Do kio restas de ili? Ni ekobservu tion per la ekzemploj de kelkaj lingvoj.
La neniiĝo de kazoj en la helena lingvo. La helena lingvo perdis tri kazojn el ok, tio estas, ĝi konservas nur kvin: nominativon, vokativon, akuzativon, genitivon kaj dativon. En la nominativo la vortoj en singularo en ĉiuj tri genroj finiĝis je n (ν). Ekzemple:
«kampo» (virgenro): αγρος (nom.) – αγρον (acc.);
«parolado» (ingenro): διαλεκτος (nom.) – διαλεκτον (acc.);
«farmacaĵo» (neŭtra genro): φαρμακον (nom.) – φαρμακον (acc.).
Krom tio, la helena lingvo havis difinan arikolon (nedifina artikolo ankoraŭ ne ekzistis). En la akuzativo el ĉiuj tri genroj la difina artikolo havas aspekton:
τον (virgenro) – την (ingenro) – το (neŭtra genro).
Notu, ke artikolo de la neŭtra genro estis jam senigita de fina sono n malsamece de virgenro kaj ingenro, kio akordiĝas kun la tendencoj en ceteraj hindeŭropaj lingvoj.
La novgreka lingvo perdis dativon. Restis kvar genroj, en tiu kvanto ankaŭ la akuzativo. Ĉe tio la kazaj finaĵoj de substantivo konsiderinde simpliĝis: la postsignoj de sono n en la akuzativo de vortoj mem malaperis. La bazan kazan signifon komencis porti la difina artikolo, kiu krom tio estis kompletigita per la nedifina artikolo. La sono n en akuzativo de virgenro kaj ingenro de singularo konserviĝis nur en la artikolo mem. Ekzemple, la modernaj novgrekaj vortoj en la akuzativo aspektas jene:
«student» (virgenro) – το(ν) φοιτητη;
«koro» (ingenro) – την καρδια;
«infano» (neŭtra genro) – το παιδι.
En la slavona lingvo karaktera por hindeŭropa lingvo sono n(m) en akuzativo malaperis multe pli frue ol en romanidaj lingvoj:
darun → дар;
gostin → гость;
sunun → сын.
Tio estas, en modernaj slavidaj lingvoj2 (kaj en iliaj plej proksimaj parencoj – baltaj lingvoj: la litova kaj la latva) formiĝis unika situacio: la sistemo de kazoj daŭris ekziston en sufiĉe disvolviĝita formo. Sed karaktera sono n (m) por akuzativo de singularo malaperis, lasante iujn malklarajn postsignojn en formo de nazaloj ą, ę, en la pola, kaj praktike fonetike nekapteblajn nazalojn ą, ę, į kaj ų - en litova lingvo3.
En la ĝermanaj lingvoj okazis entute similaj procezoj. Al la III-a jarcento de nia erao la lingvaj diferencoj inter apartaj grandaj grupoj de ĝermanoj iĝis jam tiagrade konsiderindaj kaj profundoj, ke komence de tiu ĉi periodo oni ne povas paroli pri “ĝeneral-ĝermana lingvo”, sed oni estas devigita distingi “apartan ĝermanajn lingvojn”.
Al la X-a en la ĝermanaj lingvoj laŭgrade formiĝas la sistemo el kvar kazoj, kiuj ĝisvivis nian tempon nur en la germana kaj en la islanda lingvoj (nominativo, genitivo, dativo kaj akuzativo). Same kiel en la helena lingvo, la baza ŝarĝo je diferenco de kazoj transiris al la artikolo, kvankam la vorto mem iomete pli aktive partoprenis en tio ĉi procezo.
2 Escepte de la bulgara longvo, kie la tradicia kaza sistemo estis praktike perdita.
3 Se en la pola lingvo la nazalo en la akuzativo konserviĝas ĝis nun, en la litova lingvo ĝi restis nur en formo de specialaj grafikaj signoj. Fakte la perdo de la nazalo finiĝas proksimume al la XVI-a jarcento kaj kongruis kun la kompleta asimiliĝo de la balta lingvo de antikvaj prusoj per la germana lingvo.
Malapero de kazoj en la latino. La latino havis ses vivajn kazojn: tri gramatikajn – 1) nominativon, 2) vokativon kaj 3) dativon; kaj ankaŭ 4) genitivon, 5) akuzativon kaj 6) ablativon. Tiamaniere, la latino jam al komenco de historia periodo reduktis nombron da kazoj, forĵetis la plej komplikajn atributojn de la antikva hindoeŭropa formacio, kio atestis pri komencoj de formacio propre romanida. En la klasika latina lingvo, diference de la helena, ankoraŭ ne formiĝis artikoloj, sed tamen la akuzativo havis klare distingeblan konsonanton m4:
rosă – rosam;
dominus – dominum;
puer – puerum.
Dum periodo de la vulgara (popola) latino okazas rapida atrofio de la kaza sistemo kaj aperas artikoloj. Rezulte de dramaj kaj impetaj ŝanĝoj en novaj romanidaj lingvoj okazas laŭgrada malapero de kazoj (escepte de la rumana lingvo). Ĉe tio, diference de la helena lingvo, la artikoloj ankaŭ perdadas la kazan sistemon. Tial en ĉiuj modernaj romanidaj lingvoj la karaktera signo de la akuzativo (n aŭ m) senspure malaperas. En procezo de simpliĝo de la kazaj formoj en la vulgara latino konserviĝis nur du kazoj: la nominativo kaj la akuzativo. La akuzativo en akompanado de diversaj prepozicioj plenumis ĉiujn funkciojn de la perditaj kazoj. Kvankam de la momento de perdo de la fina konsonanto m en singularo forviŝiĝis, finfine, ankaŭ la difirenco inter la nominativo kaj akuzativo.
Malapero de kazoj ĉe formado de la franca lingvo. Nun eĉ ne en unu romanida lingvo konserviĝis kazoj (krom la rumana, kie estas tri: nominativo, akuzativo kaj dativo). Ege interesaj procezoj okazis en la franca lingvo, kiujn en jaro 1867 priskribis Auguste Brachet (ogjúst braŝé, 1845-1898)5.
Li skribas, ke strebado faciligi kaj redukti la nombron da kazoj evidentiĝis frue en la popola latina lingvo. La kazoj esprimis ege delikatajn nuancojn de la penso, sed la kruda menso de la barbaroj ne povis penetri en tiajn delikatajn nuancojn. Ne havante kapablojn al asimilado de tia dokta kaj komplika aparato de la latina deklinacio, la barbaroj ekpensis alian, pli konvenan por ili.
Ekde la V-a jarcento, t.e. longe antaŭ apero de la unuaj skriboj en la franca lingvo, la popola latina lingvo reduktis al du novaj kazoj ses malnovajn kazojn de la literatura latina lingvo: la nominativo por indikado de la subjekto, kaj por komplemento ĝi selektis la akuzativon, kiel la plej ofte renkontiĝantan en parolado. Ekde tiu tempo la latina konjugacio aperis en tia ĉi aspekto: la kazo de la subjekto – murus, kaj la kazo de la komplemento – muru-m.
Kiam la popola latina lingvo iĝis la franca, la deklinacio kun du kazoj restis en ĝi kaj servis kiel la bazo de la franca gramatiko dum la unua duono de la mezepoko. La akuzativo ekzistas ĝis la XIII-a jarcento, sed subite malaperis en la XIV-a jarcento, cedinte la lokon ekde la XV-a jarcento al la moderna konstruo. Tiamaniere la lingvo latina ĉe falo de la okcidenta Romia Imperio, perdinte el la ses kazoj kvar, iĝis la antikva franca kun du kazoj kaj de la sinteza lingvo transiris al la lingvo duone sinteza. En la XIV-a jarcento la deklinacio kun du kazoj malaperis el la lingvo franca kaj cedis la lokon al unu kazo, kiu ekzistas ankaŭ nun. Tia ĉi perdo de la deklinacio, devigis la lingvon transiri el la stato duonsinteza, en kiu troviĝis la antikva franca lingvo, al la stato analiza de la moderna lingvo, kio drame maljunigis la antikvan francan lingvon kaj faris abruptan strekon inter ĝi kaj la plej nova lingvo.
Brachet notis, ke estus ege infanece priplori la perditan deklinacion. Utila dum sia tempo laŭ la vojo de movado de sintezo al analizo, la doun-deklinacio devis malaperi simile al tio, kiel malaperis ses-kaza deklinacio. La naturo neniam iris per rapidaj saltoj, sed atingas ĉion per malrapidaj kaj gradaj modifoj. En la transiro de la latina al la franca lingvo la deklinacio kun du kazoj servis kiel peranto inter ses-kaza deklinacio de la klasika latina lingvo kaj la formo de la plej nova franca lingvo.
4 Rimarkinde, ke dekomence dum la procezo de la kreado de Esperanto, Zamengof kiel finaĵo de la akuzativo elektis, kiel en la latino – m.
5 Vd.: Браше О. Историческая грамматика французского языка (пер. с фр.). - М.: Едиториал УРСС, 2010. С. 38-39.
Tia ĉi edifa historio pri modifo de la latino en la antikvan francan kaj poste en la modernan francan lingvon estas interesa por ni, almenaŭ de du vidmanieroj.
Unue, la modernaj kritikantoj de Esperanto asertas, ke en neniu lingvo ekzistas la kaza sistemo de du kazoj: la nominativo kaj la akuzativo. La antikva franca lingvo tion ĉi argumenton konvinke refutas. Tie ĉi la du-kaza sistemo ekzistis dum kompleta jarmilo: de la V-a ĝis la XIV-a jarcento!
Due, Auguste Brachet konvinke montris la kaŭzon de la redukto de tiu sufiĉe stabila du-kaza sistemo al unu-kaza (t.e., al sistemo sen kazoj). La kaŭzo estis ĥaosa kaj radikala ŝanĝiĝo de la sistemo de la deklinacio kaj de la nombra sistemo. Sed en Esperanto tiuj ĉi sistemoj ne portas potencialon de detruo, ĉar ili estis kreitaj plane kaj unuforme. Pro tio, se estis necesa jarmilo por neniigo de du-kaza sistemo en kondiĉoj de gramatika ĥaoso de la antikva franca lingvo, tiam por la plana Esperanto tia danĝero praktike ne ekzistas. Alivorte, la du-kaza sistemo de Esperanto povas malaperi nur tiam, kiam pro tio estos centraliza decido: imanente Esperanto ne posedas premisojn por ruinigo de la du-kaza sistemo.
Almenaŭ, kritikantoj de Esperanto opinias, ke ekzistado en Esperanto de la akuzativo kreas grandajn malfacilaĵojn por ĝia lernado. Interesan solvon el tia ĉi situacio trovis adeptoj de Ido. En tiu ĉi lingvo la formo de akuzativo preskaŭ ne uziĝas. T.e., en la plimulto da okazoj oni uzas rektan ordon de vortoj:
Subjekto → verbo →objekto.
En tiu ĉi okazo la ordo de vortoj mem (kiel en la plimulto da modernaj hindeŭropaj lingvoj) montras la regadon de subjekto. Tamen en specialaj okazoj, kiam oni devas emfazi jenan regadon, la formala akuzativo uziĝis. Kaj la montro de la akuzativo estas ankaŭ la litero kaj la vokalo n. Vere, tia sprita solvo de la problemo ege faciligas la lernadon de la lingvo. Tamen tiamaniere pertrubiĝas la ĉefa regulo de Esperanto: malesto de esceptoj. Zamenhof enkondukis la akuzativon, konsiderante la hindoeŭropajn tradiciojn, por aldoni al sia kreaĵo aldonan elastecon kaj elegantecon. Kompreneble, ke ĉe la nuna etapo de evoluo de Esperanto ni ne havas rajton deflankiĝi de reguloj de Zamenhofo kaj sekvi al ekzemplo (eĉ interesa) de idistoj. La problemon devos solvi estontaj generacioj de esperantistoj, kiam la internacia lingvo ricevos ĉies aprobon kiel la monda rimedo de komunikado. Kaj tiu futuro venos.
Aleksandr Seliŝĉev

In memoriam
LISIENKOVA (SHARABKOVA) Valentina Danilovna (23.09.1944-...03.2015),

LISIENKOVA (SHARABKOVA) Valentina Danilovna (23.09.1944-...03.2015), DENISOVA (SOPILJNJAK) Larisa Klavdievna (11.01.1955-18.05.2015). Samara Esperanto-movado orfiĝis. Antaŭ jaro forpasis du niaj samideaninoj, kiuj ege kontribuis al popularigo kaj evoluo de la lingvo en Samara gubernio. Observante ilian biografiojn mi rimarkis, ke ambaŭ ili havas mirinde similajn detalojn. Ili kun gepatroj estis evakuitaj el Ukrainio (Dnepropetrovsko kaj Kievo), preskaŭ samtempe ekinteresiĝis kaj aktivis pri Esperanto, kvankam loĝis en diversaj urboj (Kujbishev/Samara kaj Novokuibishevsk), ambaŭ, fininte universitatojn, iĝis sciencistinoj (pri fiziko kaj komputado), dum la sama jaro ambaŭ naskis filinojn... Valentina gvidis E-kurson kaj fakon en la Ŝtata universitato, longtempe estis la vicprezidantino de la klubo,iniciatis kaj organizis la unuajn familiajn renkontiĝojn, aktive respegulis la movadajn novaĵojn en la loka gazetaro. Larisa organizis E-kurson en
Novokujbishevsk, kiun aliĝis Vladimir Denisov, ŝia estonta edzo, E-poeto, tradukisto, kantisto kaj laŭreato de la konkurso "Liro”. Duope ili kreis la unikan dulingvan kontraŭmilitan bildfilmon "Estos la pluvo karesa", kiun sukcese demonstris dum diversaj E-renkontiĝoj. Fine de OkSEJT en Sĉerbinka Larisa unuanime estis nomita "Miss Esperanto". La memoro pri Valentina kaj Larisa ĉiam restos en niaj koroj.
Igor Fejg

F